Ĉu vi jam turismumis en la ĉefurbo de Ukrainio, la plej granda lando de
Eŭropo (kompreneble krom Rusio) - kie okazos ankaŭ la ĉi jara IJK?
Ĉu vi jam rigardadis sub mikroskopo (kun laŭtaj ho!-krioj) hufumitan
pulon, aŭ rozon en papava greno en la kieva muzeo de mikrominiaturaĵoj?
Ĉu vi vizitis foje la luksajn magazenojn konstruitajn sub la tero en la
historia centro de Kievo? Ĉu vi fotadis jam la admirinde imponan
monumenton "Patruja Patrino", je 30 %-oj pli alta kaj pli granda ol la
usona statuo pri libereco?
Bonvenon en gastama, somera Ukrainio!
Al la plej fama junulara Esperanto-aranĝo aliĝis jam preskaŭ 200 junaj
esperantistoj el ĉiuj kontinentoj. Ankaŭ vi ne manku tie, ĝuu ankaŭ vi
la plej unikan ĉi-someran renkontiĝon!
La aranĝo IJK proksimiĝas pli kaj pli, kaj ĝis la fino de aprilo vi
povas ĝui favorajn aliĝ-kondiĉojn!
Ankaŭ la trafikeblo estas alloga: civitanoj de Eŭropa Unio ne bezonas
vizon, flugoj al Kievo ekzistas el ĉiuj grandaj flughavenoj, kaj oni povas
ĝui ankaŭ interesan trajnumadon: la trajno kun komfortaj litvagonoj
veturas de Budapeŝto precize en 24 horoj al Kievo! (Bona aventureto antaŭ
ol vi partoprenu la grandan trans-siberian trajnvojaĝon :-)
Ukrainio iĝis sendependa ĝuste antaŭ 20 jaroj, kaj nun la unuan fojon
gastas tie la junulara kongreso de esperantistoj. Dezirantoj festi kune
venu do al paĝaro http://www.ijk-67.retejo.info
- kaj aliĝu nun al IJK!
Bonvenon en Kievo en Ukrainio, bonvenon en IJK!
Szilvási L.
- retejo de ukraina E-junularo: http://ulej.retejo.net/bildoj/ijk-67
- filma invito: http://www.youtube.com/watch?v=C3KE9uFJONs&feature=player_embedded
- miniaturaj artaĵoj sub mikroskopo: http://www.microart.kiev.ua/en/rouse.html
-----
fonto: Ret-Info http://www.eventoj.hu